Bonvenon al la aktualigata reta Skype-Listo! Se vi volas trovi novajn amikojn kaj kunparolulojn kun kiuj babili en Esperanto, bonvolu enlistiĝi! Invitatas parolantoj (kaj mesaĝ-skribantoj) de ĉiu lingvo-nivelo.
La lingvo-nivelo ne estas preciza mezuro. "Altnivela" ne signifas ke vi neniam eraras nek bezonas vortaron, nur ke vi kapablas memfide kaj komforte paroli pri diversaj temoj. Elektu "Komencanto" se vi ĵus komencis lerni Esperanton kaj ne povas diri multe. "Meznivelo" estas inter ĉi tiuj du ebloj. Kompreneble, indas paroli kun homoj de ĉiu nivelo.
Senprobleme. La listo petas detalojn pri viaj horoj de skajpado nur por helpi al aliaj kontaktiĝi kun vi. Tamen, se vi ne uzas Skype almenaŭ 3 aŭ 4 fojojn monate, enlistiĝi ne tiom utilas.
Bonege! Mi elkore invitas ĉies pensojn. Jen mia retpoŝtadreso.